— Sklav', obeu min! — Jes, sinjoro, jes. — Mi virinon volas ami. — Amu, ho Sinjoro, amu! Amo estas zorgforges'. — Sklav', mi ne volas ami tamen. — Prave, ho sinjor', ne amu! La virino estas kavo, estas brulvundanta torĉo, estas akra fera glavo, kiu tranĉas tra l' virgorĝo. — Sklav', obeu min! — Jes, sinjoro, jes. — Tuj alportu akvon kure, mi, lavinte manojn, pure volas oferi al diec'. — Faru, ho sinjoro, faru! Kiu al sia di' oferas, tiu gajos en la koro, pruntedonojn aglomeras, repagotajn per favoro. — Sklav', mi ne oferos tamen! — Prave, ho sinjor', ne faru! Ne bezonas vi imposti, vi instruos vian dion, ke li hunde kuru post vi, se li volas de vi ion. — Sklav', obeu min! — Jes, sinjoro, jes. — Mi bonfaros al la lando en bezono de neces'. — Prave, ho sinjoro, faru! Kiu al la land' bonfaras, ke li prosperon ĝian gardu, ties far' eterne staras en la urno de dio Marduk. — Sklav', mi ne bonfaros tamen! — Prave, ho sinjor', ne faru! Se vi tretas murruinojn, aŭ en la tombej' promenas, vidu tie la kraniojn, novan aŭ antikve-ŝiman, kaj vi certe ne divenas, kiu el ili apartenas homon justan, homon kriman! — Sklav', obeu min! — Jes, sinjoro, jes. — Kio do nun estas bona? Fini tute la aferon, mian kolon, vian kolon rompi, droni en riveron, sklavo, tio estus bona! — Kiu longas ja sufiĉe por atingi la ĉielon, kiu larĝas ja sufiĉe por plenigi tutan teron? — Sklav', mi vian kapon fendos, vin transmonden antaŭsendos. — Do postvivu min ne pli, ho sinjor', ol tagojn tri! |